Gracias Raúl Martínez, mi noble traductor.
                                            Gracias Clarisa Leal, mi amada voz.

 

DEBERÍAN EXISTIR DÍAS EN EL CALENDARIO
(Traducido al esperanto)

Devus ekzisti tagoj en la kalendaro
aŭ, se pli bone diri… ne ekzisti.
Tagoj, ekzemple, kiel la hodiaŭo,
hodiaŭo sennombra kaj sennoma.
Tagoj senaj je festadoj kaj mirakloj,
vakaj je okazaĵoj,
je mon-punoj kaj pekoj.
Tagoj kiel la hodiaŭo, sen nuneco,
kie neni’ al ni elvoku la paseon,
kie neniu nin instigu al futuro.
Tagoj foraj je salo, senaj je sukero,
plenaj je eŭforio kaj enuo,
kie Satan’ kaj Di’, multobligante fiŝojn,
fine ripozu post labor’ ĝermiga.
Tagoj kiel la hodiaŭo, ia hodiaŭo sen morto kaj sen vivo,
ia hodiaŭo taŭga por antaŭ spegulo sin prezenti
tutnuda, kun l’ animo ĉe la mano,
kaj feliĉa rideti kaj enamiĝi je tiel bona ŝanco.

La versión en castellano la podéis encontrar aquí